Ihre Browserversion ist veraltet. Wir empfehlen, Ihren Browser auf die neueste Version zu aktualisieren.

SUBTENA KLUBO

Kiuj ni estas

La Klubo de l’ amikoj kaj subtenantoj de la Germana Ŝufaklernejo r. a. subtenas la Germanan Ŝufaklernejon (DSF) en ĝiaj centraj deziroj: la praktike proksima, teknika kaj dezajna edukado de kompetentaj fakuloj kaj estroj por la ŝuindustrio. Ili estas la estonto de nia tradicia ŝukompetento en la regiono, en Germanio kaj mondvaste. Tie plihelpi – idee kaj finance – kie mankas la rimedoj al la faklernejo, prenis kiel sia tasko la subtena klubo.

Kiu apartenas al tiu-ĉi amikaro tiu aprezas la inicativon de la Germana Ŝufaklernejo kaj samtempe subtenas la tradicion de la elstara rolo de la ŝuindustrio en nia regiono.

 

Kion ni faras

La Klubo de l’ amikoj kaj subtenantoj de la Germana Ŝufaklernejo r. a. progresigas kaj subtenas:

  • ·       la estiĝon de prelegoj kaj staĝoj kun gastdocentoj
  • ·       la kunlaboron de industriaj entreprenoj kaj la DSF
  • ·       la interŝanĝon de informoj inter nunaj kaj iamaj gestudantoj
  • ·       la kooperaciojn inter la DSF kaj aliaj edukantaj institutoj
  • ·       lernejajn studgrupojn, aranĝojn kaj studvojaĝojn
  • ·       finance malfortajn gestudantojn kadre de studvojaĝoj

 

Viaj avantaĝoj

La amikaro estas agnoskita asocio de publika utilo kaj donas donackvitancon pri enspezitaj sumoj.

Kiel entreprena klubano vi estos laŭvole menciata en la interreta paĝaro de la Germana Ŝufaklernejo. Via entreprena marko estos ligita al via propra interreta sinprezento.

Kiel klubano vi ricevos aliron al nia interreta forumo kie vi povos flegi kontaktojn, serĉi aŭ anonci liberajn laborpostenojn.

 

Progresiga premio

La premio de la Klubo de l’ amikoj kaj subtenantoj de la Germana Ŝufaklernejo r. a. estonte aprezos elstarajn teknikajn kaj dezajnajn sukcesojn aŭ sociajn agojn de la gestudantoj.

Alvokos je tiacela konkuro la estraro de l’amikaro. La premio estos financa aŭ materia.

 

Via kotizo

Vi klubaniĝos per jara kotizo de nur

12,- € por unuopaj personoj

60,- € por entreprenoj

  6,- € por gestudantoj

Donacoj okaze de specialaj projektoj aŭ via honorofica kunlaboro en la klubo aŭ kiel senpaga docento en laborgrupoj aŭ staĝoj elkore bonvenas.

Bonvole subtenu nin per viaj idojn kaj plirekomendu nin. Ĉi-tie vi povas elŝuti la aliĝilon.

   

We collaborate
with real professionals!

Contact us about special deals!