Ihre Browserversion ist veraltet. Wir empfehlen, Ihren Browser auf die neueste Version zu aktualisieren.

HISTORIO

Elirante el la faklernejo por ŝuistoj, fondita en 1891 kiel branĉo de la mezlernejo, la „Faklernejo de la Germana Ŝuindustrio“ komencas sian instruadon kiel memstara pliklerigada instituto en la jaro 1927.

Samtempe kun sia translokiĝo en novan konstruaĵon, la organizo ŝanĝas sian nomon al „Germana Ŝufaklernejo“.

Post la transpreno per la urbo de Pirmasens, la lernejo en 1956 unuafoje graduigas siajn finstudantojn per la titolo „Ŝtate ekzamenita teknikisto“.

Kvankam la Germana Ŝufaklernejo administre eniris kiel edukprogramo en la Profesi-Edukan Lernejon de Pirmasens (BBS) ĝi povis konservi sian memstaran karakteron ĝis hodiaŭ. Ĝi sentas sin, pli ol iam ajn, obligata al la tradicio esti kompetenta edukorganizo por la nacia kaj internacia ŝuindustrioj. La lerneja postulo je novigeca, merkateca kaj internacie renoma edukado realiĝas je alta nivelo ekde 2009 en la konstruaĵo de ISC Germany (Intenacia Ŝukompetenta Centro).

   

We collaborate
with real professionals!

Contact us about special deals!