Ihre Browserversion ist veraltet. Wir empfehlen, Ihren Browser auf die neueste Version zu aktualisieren.

PRI NI

 
La Germana Ŝufaklernejo (DSF) kaj sia edukprogramo estas unikaj en Germanio kaj apartenas al la plej tradici-riĉaj ŝu-faklernejoj de la mondo. Ĝi antaŭpreparas praktike spertajn fakulojn el industrio kaj metio por fake kompetenta, memresponsa agado en la kampoj de la teknika mastrumado kaj la ŝu dezajno.

Per moderna ekipaĵo kaj kvalifikita docenta teamo la DSF ofertas al siaj gestudantoj internacie renoman edukadon. La laboro enmalgrandaj grupoj kaj la precipe projektorientita instruado progesigas la metodan kaj teamlaboran kompetentojn de la partoprenantoj. La endaj streĉtoleremo kaj kreativeco en ŝuindustrio aŭgmentiĝas per partopeno al foiroj kaj puviĝas per pretigo de ampleksa fina laboraĵo.

La tradicia ligeco de la lernejo al la ŝuindustrio ebligas interesajn studvojaĝojn, uzinvizitojn, studprojektojn kaj konkurojn. Tio ĉi garantias praktikproksiman kaj industriorientitan edukadon.

La dujara edukprogramo koncentriĝas je ŝudezajno kaj ŝukonstrukciado, kreado de produktlinioj, produkttekniko, disvolvado de laborsistemoj kaj procedoj. Aldoniĝas la materialtekniko, kvalitmastrumado kaj informaciteknologio. Por faciligi al la gestudantoj la postan profesian agadon, la angla lingvo estas instruata dum la tuta edukado.

   

We collaborate
with real professionals!

Contact us about special deals!