Ihre Browserversion ist veraltet. Wir empfehlen, Ihren Browser auf die neueste Version zu aktualisieren.

PROJEKTOJ

La edukado ĉe la Germana Ŝufaklernejo precipe okazas projektforme. Tio signifas ke la instruaj enhavoj troviĝas en plej granda, agadorientita kadro. La gestudantoj ellaboras plejparte memstare merkatecajn solvojn al praktike rilataj taskoj.

Rigardante la ĉeftemon „modeldezajno“ tio signifas ke la gestudantoj dum ilia dujara edukado kreas plurajn ŝukreaĵarojn. Ili mane aŭ komputile konstrukcias la modelojn kaj realigas ilin en la laborejoj. La projektrezultatoj prezentiĝas per internaj prelegoj kaj eksternaj ekspozicioj.

La partopreno en naciaj kaj internaciaj ŝudezajnkonkuroj same okazas dum instruaj projektoj. Tiamaniere jam eblis gajni plurajn dezajnpremiojn per gestudantoj de la Germana Ŝufaklernejo.

Elektante la ĉeftemon „produkttekniko“ la gestudantoj eksperimentas per diversaj produktteknikoj kaj okupiĝas pri teknikaj problemoj, kiujn ili pritraktas industriece – sole aŭ en laborteamo – por eltrovi praktikeblajn solvojn. La rezultatoj prezentiĝas interne kaj dum internaciaj foiroj.

Projektoj

  • esplori modajn tendencojn
  • transformigi modajn informaciojn
  • disvolvi ŝukreaĵarojn kaj produktliniojn
  • partopreni foirojn
  • ellabori teknikajn problemsolvojn
  • partopreni konkursojn

Foiroj

  • GDS, Düsseldorf (samtempe eksponanto kaj vizitanto)
  • PoS, Pirmasens (samtempe eksponanto kaj vizitanto)
  • Lineapelle, Bologna (vizitanto)

Konkursoj

  • HDS Junior Award
  • Deutscher Lederwarenpreis, Offenbach
  • PLW Design-Wettbewerb, Pirmasens
  • Crazy Shoe Award, Wien
  • Golden Shoe, Tunis
  • Lápiz de Oro, Elda
  • Grand Prix Européen de la Chaussure, Romans

 

   

We collaborate
with real professionals!

Contact us about special deals!