Ihre Browserversion ist veraltet. Wir empfehlen, Ihren Browser auf die neueste Version zu aktualisieren.

PROFESIAJ PERSPEKTIVOJ

Elektante la ĉeftemon modeldezajno malfermiĝas perspektivoj kiel teknika konstrukciisto aŭ ŝudezajnisto. Ŝukonstrukciistoj respondecas pri la teknika disvolvado de modelkreaĵoj por seria produktado. Ŝudezajnistoj precipe okupiĝas pri la kreado de novaj ŝuoj kaj la kreado de produktlinioj. Tiuj profesioj postulas desegnan talenton kaj altan kreivon.

Profesiaj perspektivoj kiel modeldezajnist /-ino

•                ŝudezajnist /-ino

•                produktmastrumadist /-ino

•                ŝukonstrukciist /-ino

•                laborpreparist /-ino

•                kontrolist /-ino

 

La ĉeftemo produkttekniko preparas al laboroj kiel produktplanisto, kontrolisto aŭ teknika direktoro. Produktteknikistoj kontaktas liverantojn (ekz. ledoproduktistojn) kaj gvidas produktajn taskojn ene de la fabrikado, same en la kampoj de la ŝusupraĵkonstruado kaj plandummuntado. Al iliaj taskoj ariĝas la laborpreparado, la produktplanado kaj precipe la plibonigado de produktprocedoj.

Profesiaj perspektivoj kiel produktteknikist /-ino 

•                teknika direktor /-ino

•                fabrikada gvidist /-ino

•                produktplanist /-ino

•                laborpreparist /-ino

•                kontrolist /-ino

 

La elekto de la ĉeftemo ja signifas fakan orientiĝon, sed tute ne limigas la profesian vojon ĉar ŝuldita al la ampleksa baza edukado eblas sukcese labori ankaŭ ekster la elektita specialiĝo. La regado de modernaj komunikadaj teknikoj estas la bazo de entreprenaj decidaĵoj.

   

We collaborate
with real professionals!

Contact us about special deals!